Venantius Honorius Clementianus Fortunatus
FLORAJ PASKOJ

Malfermiĝas lante-lante stelaj okuloj de la floroj,
      per pupiloj koloritaj al ni ridetas jam la herb',
el la semoj demetitaj salte kreskas lakta rikolto
      kaj promesas al kampulo venki mizeron de malsat'.
Sian ĝojon el la trunko pritranĉita la cepo ploras,
      kaj, de kie venos vino, donas akvon el si la vit'.
Tiel elmontriĝas danko de la mondo renaskiĝanta,
      ke returne ĉiuj donoj venas nun al sia sinjor'.
Ĉar, por festi, ke triumfis Kristo pri Tartaro tenebra,
      verdas boske nun la frondo, floras nun kampare la herb'.
Kiu, subpreminte leĝojn de l' infero, trans super astroj
      iris, Dion laŭdas rite lumo, ĉielo, kampoj, mar'.
Kiu estis krucumita, Dio jen pri la mondo regnas,
      kaj al la Kreinto preĝas la kreitaĵoj kun ador'.
Vin arbaro per la frondoj kaj kamparo per greno aplaŭdas,
      al vi diras dankon vito per la silenta foliar',
al vi per sonor' de birdoj nun la verda vepro resonas;
      inter ili mi pri amo kantas, plej humila paser'.